Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Vintra mondo

Iu mortigis sin, pro tio
aĉiĝis tiel la vetero,
fajfegas vento, dancas antaŭ
barbirbutikoj la telero.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.

Taglaboristo kun edzino
brullignajn ŝtipojn hakas, segas,
dum la infan' en kruda vindo
kun la ventego vetkriegas.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.

Grandpaŝe tien ĉi kaj tien
soldato marŝas sur posteno,
kaj li nombradas siajn paŝojn,
kion ja fari en ĉagreno?
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.

Migras en eluzita vesto
la potflikisto longakrura,
pro l' frosto fluas liaj larmoj,
la naz' estas kapsik' matura.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.

Kaj de vilaĝo al vilaĝo
aktor' migranta vojaĝadas,
li ja ne havas veston varman,
sed malgraŭ tio tre malsatas.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.

Kaj la cigan'? Sub tend' ĉifona
li dentoklakas mizerstate.
La vento frapas kaj eniras,
kvankam ne sonas: "permesate"
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.

Iu mortigis sin, pro tio
aĉiĝis tiel la vetero,
fajfegas vento, dancas antaŭ
barbirbutikoj la telero.
Kie nun estas la feliĉo?
En ĉambr' afabla, varma niĉo.